Publius Vergilius Maro
LA LAŬDO DE LA TERKULTISTA VIVO

Ho, fortunaj, se nur ili scius mem pri sia feliĉo,
la terkulturistoj, kiuj, malproksime de armilbruo,
ĝuas la facilan nutron, de l' afabla ter' donacatan.
Ili ne en altaj domoj loĝas, kien ĉiumatene
vomas enirej' fiera egan ondon de l' salutantoj,
nek varie ornamitajn pordovolbojn ili gapadas,
nek vestaĵojn orbroditajn aŭ Ephyriajn bronz-artaĵojn,
kaj ilian blankan lanon suko asira ne misfarbas,
nek olivoleo per la uz' de cinamo koruptiĝas,
sed ja la trankvil' sekura, kaj la viv' ne konanta trompon,
riĉa je diversaj donoj, kaj sur vasta grundo la paco,
grotoj, gaje gluglaj fontoj, fea valo freŝa de ombroj,
muĝa bleko de la bovoj kaj la dolĉa dormo sub arbo
ne forestas, la arbaro estas plena de ĉasobestoj,
jen, kontenta je malmulto, junularo labor-eltena,
sanktaj lokoj, sanktaj patroj; certe, forlasinte la teron,
siajn lastajn postesignojn lasis inter ili la Justo.
      Min akceptu en favoron antaŭ ĉio la dolĉaj Muzoj,
kiujn mi per kult' honoras, korbatite de amo granda,
ili montru al mi vojojn de l' ĉielo kaj de la astroj,
kaŭzon de la suneklipsoj, de l' ŝanĝiĝo de lun-vizaĝo,
kaj, de kie la tertremo, per kia forto ŝvelas maro
trarompante digojn, kial ĝi denove retrotiriĝas,
kial tiel do rapidas droni la sun' en Oceano
vintre, aŭ per kio estas retenataj longe la noktoj.
Sed se ĉi natursekretojn mi ne povas scie penetri,
ĉar malhelpas min, ke frida estas en mia kor' la sango,
plaĉu al mi la kamparoj kaj riveretoj val-akvumaj,
mi arbarojn, fontojn amu, senglorulo. Ho, kie kampoj
kaj Spercheos, kaj dancejo Bakĥa de virgulinoj Spartaj,
Tajgetos! Ho, kiu do min al la friska valo de Haemus
portos kaj min ŝirmos tie per grandega ombro de arboj?
      Ho, feliĉa, kiu vidas klare la kaŭzon de l' aferoj,
kaj sub la piedojn ĵetas ĉian timon, kaj la fatalon
senindulgan, eĉ la muĝon de l' glutema flu' Aĥerona.
Kaj fortuna estas ankaŭ, kiu la kampajn diojn konas,
Panon kaj Silvanon oldan kaj fratinaron de la nimfoj.
lin nek la popola trudo fleksas, nek purpuro de reĝoj,
nek diskordo, kiu fratojn malfidelajn akre agitas,
nek la dakaj trupoj, kiuj de l' ribela Danub' descendas,
nek la zorgoj de la Itato, nek pereo de regnoj, kaj lin
ne afliktas mizerulo, nek riĉulo lin enviigas.
Kiajn fruktojn al li branĉoj, kiom al li sponte la tero
bonvolema donas, tiom por si li prenas, ne vidante
feran leĝon, frenezumon de forumo, ŝuldotabulojn.
      Multaj tranĉas blindajn akvojn per remilo, kuras en armojn,
aŭ penetri strebas al la korto kaj la sojlo de reĝoj;
tiu, urbon kaj fajrujojn povrajn detruante, deziras
trinki el pokalo gema, en purpura lito ripozi,
tiu ĉi kolektas riĉon, gardas enfosinte la oron;
unu gapas oratorojn buŝmalferme, dua avide
en teatro la aplaŭdojn de la plebo kaj de la patroj
por si ĉasas; multaj ĝojas pri verŝita sango de fratoj,
aŭ, la hejmon, dolĉan sojlon je ekzil' ŝanĝante, ekiras
serĉi por si patrolandon sub alia suno kuŝantan.
      La terkulturisto tranĉas per plugilo kurba la kampon,
per laboro jara nutras la patrujon kaj la nepetojn,
ankaŭ sian bovogregon kaj la meritajn bovinetojn.
Li klopodas senripoze: jen per fruktoj abundas jaro,
jen per nasko de brutidoj, jen per grenaj garbo-amasoj,
ŝarĝas per kreskaĵ' la sulkojn, plenplenigas la grenarejojn.
Venas vintro: Sycionajn berojn rompas olepremilo,
la porkar' revenas glane grasa, la arbaro donacas
arbutberojn; plej variajn fruktojn la aŭtuno liveras;
alte, sur sunlumaj rokoj maturiĝas milde la uvo.
Kaj lin ame ĉirkaŭprenas dume la dolĉaj infanetoj,
lia ĉasta domo gardas la pudoron: mam' de bovinoj
donas lakton; grasiĝinte per la abunda herbo, luktas
inter si la kapridetoj, kunpuŝadante sian kornon.
Li solenas festotagojn, en la herbo sin kuŝiginte
ĉirkaŭ fajro, kie kronas flore kunuloj mikso-vazon,
verŝofere li alvokas Bakĥon, kaj pendigas al ulmo
la premion por paŝtistoj lancoĵetantaj en konkuro;
la harditaj korpoj estas nudaj ĉe l' kampara palestro.
      Tian vivon iam vivis la malnova gento Sabina,
tian Remus kaj la frato; kaj tiel Etrurio kreskis
forta, jes ja, kaj kreiĝis Rom' belega, urbo de l' urboj,
sola ĝi sep fortikaĵojn ĉirkaŭfermis per sia muro.
Antaŭ ol la rega sceptro estis ĉe Jupitro, kaj antaŭ
ol la kulpa gent' festenis per la buŝo de bovinetoj,
tian vivon iam vivis sur la ter' la ora Saturno.
Kaj ankoraŭ ne aŭdiĝis muĝa blov' de militaj kornoj,
nek la tinto de la glavoj, sur amboso forĝe batataj.